Nina Pietuchowska

polska esperantystka
The basics

Quick Facts

Intropolska esperantystka
PlacesPoland
isEsperantist Teacher
Work fieldAcademia Literature
Gender
Female
Birth10 November 1950
Age74 years
The details

Biography

Nina Pietuchowska estas pola esperantistino. Naskiĝinte en la vilaĝo Ostaszewo, provinco Podlaĥio, ŝi diplomiĝis en la Bjalistoka filio de la Universitato de Varsovio pri fiziko kaj kemio, kaj poste laboris kiel instruistino de fiziko kaj kemio en lernejoj de Bjalistoko. Ŝi membriĝis en la Asocio de Polaj Instruistoj. Ŝi ankaŭ estas membro de la Polskie Towarzystwo Turystyczno-Krajoznawcze (PTTK, aŭ la pola turisma asocio) kaj de la Bjalistoka Asocio de Esperantistoj. Plurajn jarojn ŝi aktivis kiel kursestrino en la internacia lingvolerna renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES) kie ŝi ankaŭ prelegas inter alie pri pioniraj personoj el la historio de Esperanto kiel ekzemple Edward Sapir, Andreo Cseh, Jean Forge (verkista nomo de Jan Fethke). Nina Pietuchowska estas edziniĝinta kaj havas du infanojn.

Eksteraj ligiloj

(angle, pole) Informoj pri bjalistokaj esperantistoj, inter alie Nina Pietuchowska en la retejo centrumzamenhofa.pl

(angla) Bjalistoka Asocio de Esperantistoj

Referencoj

  1. Nina Pietuchowska pri nekonataj esperantistoj, Radio Muzaiko, ka 23-an de aprilo 2018.
  2. (angla) Bjalistokaj Esperantistoj, Centrumzamenhofa.pl
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 23 Aug 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.