Nikolay Starodubtsev
Ukrainian Esperantist
Intro | Ukrainian Esperantist | |
A.K.A. | Nikolay Nikitovich Starodubtsev Mykola Starodubtsev | |
A.K.A. | Nikolay Nikitovich Starodubtsev Mykola Starodubtsev | |
Places | Ukraine | |
was | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 1938 | |
Death | 27 March 2009 (aged 71 years) |
Nikolaj Nikitoviĉ STARODUBCEV (naskiĝis en 1938, mortis la 27-an de marto 2009 en Doneck, kie li pasigis la plejparton de sia vivo), estas ukraina esperantisto, kiu lernis la internacian lingvon en 1962 kaj en la 1970-aj jaroj aktiviĝis en la tiam florantanta asocio SEJM. Profesie teknik-mekanikisto, li iĝis sciencisto, elstara ukraina heraldikisto kaj estis membro de pluraj heraldikaj societoj. Ekde 1985 li estis fakdelegito de UEA pri la esperantlingva terminologio de heraldiko kaj veksilologio, kaj en 1996 aperis lia plurlingva ilustrita vortaro pri heraldiko. Dum pli ol 20 jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Donecka Esperanto-klubo.