Neil Salvesen

(1944-1990)
The basics

Quick Facts

Intro(1944-1990)
PlacesUnited Kingdom
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth16 June 1944
Death16 March 1990 (aged 45 years)
Star signGemini
Family
Mother:Amelie Sheila Gibson
Father:Captain Ralph Neville Salvesen
The details

Biography

Neil Theodore Ralph SALVESEN (naskiĝis la 16-an de junio 1944 en Londono, mortis la 16-an de marto 1990 en Manĉestro) estis angla esperantisto, direktoro de la Centra Oficejo de UEA (ekde novembro 1987 ĝis sia morto).

Salvesen diplomiĝis pri historio en King's College de la Universitato de Kembriĝo. Poste li laboris en la teksaĵo-industrio, okupante diversajn gvidajn postenojn en la Unuiĝo de Brita Teksaĵ-industrio.

Esperantistigita en la 1960-aj jaroj de amiko, li fariĝis aktiva membro de la Esperanto-societo de Manĉestro, kie li pasigis plejparton de sia vivo. Dum pluraj jaroj li estis ankaŭ konsilanto de Esperanto-Asocio de Britio kaj en la jaroj 1985-1988 li estis sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Liaj 710 Esperanto-libroj konsistigas la Esperanto-kolekton en la Biblioteko de la Universitato de Manĉestro.

Fontoj

  1. Neil Salvesen forpasis. En: "Esperanto" 3 (1990), n-ro 1011, p. 42.
  2. ThePeerage.com angle)
  3. Neil Salvesen Esperanto collection angle
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 23 Mar 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.