Natalia Żebrowska (naskiĝis kiel Natalia Antolak la 16-an de aprilo 1992) estas pola esperantisto vivanta en Varsovio, membrino de la grupo Varsovia Vento.
La 21-an de januaro 2012 la estraro de TEJO komunikis ŝian elekton kiel nova TEJO-volontulo en Roterdamo. Ŝi transprenis la postenon de la ĝistiama volontulo Sébastien Denux. Antaŭ sia elektiĝo ŝi jam estis komitatanino A de TEJO por Pollando kaj ekde kelkaj jaroj oficis kiel sekretario de Pola Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Antaŭe: | Volontulo de TEJO | Poste: | |
---|
Sébastien Denux | februaro de 2012 — aŭgusto de 2012 | Quentin Weber-Seban |