Miklós Péter

The basics

Quick Facts

PlacesRomania
Gender
Male
Birth23 January 1939, Sfântu Gheorghe, Covasna County, Romania
Death19 September 2008 (aged 69 years)
The details

Biography

Miklós PÉTER estas rumania hungara eklezihistoriisto, universitata docento. Li naskiĝis en Sfântu Gheorghe la 23-an de januaro 1939.

Kariero

Miklós Péter akiris diplomon de pastro en Protestanta Teologio de Kluĵo (1958, 1965). Li estis nomumita helppastro en Episcopia Bihorului, pastro en Vaida. En 1958 oni arestis lin pro sia konduto dum la hungara revolucio de 1956 kaj estis kondamnita al 14 jara prizono. Li eliberiĝis en 1964 kaj estis helppastro, pasto en pluraj vilaĝoj ĝis 1991, kiam li fariĝis instruisto pri eklezihistorio en la Reformita Teologio de Kluĵo. Li estas doktoro de teologiaj sciencoj (1991). Lia esplorkampo estas la literatura verkaro de Kalvino.

Memuaro

  • Megtartott becsület, fragmentoj en volumo Akik imádkoztak üldözőikért (Kv. 1996).

Libroj

  • Kálvin igehirdetése (Kv. 1994 = *Szemle Füzetek);
  • Kálvin prédikációi Jób könyvéről (Kv. 1998);
  • A keresztyén egyház története (Kv. 2000).

Fonto

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.