Maria BECKER-MEISBERGER (naskiĝis en 1925, mortis la 1-an de majo 1999 en Blieskastel, Germanio), estis dumviva membro de UEA. Lerninte Esperanton en 1956, ŝi aktivis loke, i.a. kiel vicprezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (1973-1974). Dum pli ol 10 jaroj ŝi verkis kuirrubrikon de MONATO, el kiu rezultis la libro Internacie kuiri (eldonita ĉe Flandra Esperanto-Ligo en 1990, diplomita de OSIEK en 1998). Ŝi germanigis (1993), kun la edzo Günther Becker, la monografion L'espéranto de Pierre Janton.