Margret Brandenburg

German Esperantist
The basics

Quick Facts

IntroGerman Esperantist
PlacesGermany
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Female
Birth1932
Death2012 (aged 80 years)
Family
Spouse:Willi Brandenburg
Children:Ulrich Brandenburg Guido Brandenburg
The details

Biography

Margret Brandenburg (naskiĝinta en 1932, mortinta 80-jara en 2012) estis germana esperantistino en Telgte apud Münster (Monastero) en Vestfalio. Ŝi estis membro de plurgeneracia esperantlingva familio, edzino de Willi Brandenburg, kaj kun li patrino de la du filoj Ulrich kaj Guido Brandenburg, kiuj poe ankaŭ havas esperantlingvajn familiojn.

Krom esti motoro en la loka Esperanto-movado de la urbo Münster, kaj dum multaj jaroj funkcii kiel trankviliga ekvilibranto en la foje tre emociaj kaj koleriĝemaj debatoj en naciaj kunvenoj de Germana Esperanto-Asocio, aparte elstarigindas ŝia engaĝiĝo kiel motoro de germania Asocio por la Prospero de la esperantlingva infanejo kaj farmejo Bona Espero en Brazilo. Ŝi helpis aĉeti pere de katolika germania helporganizo Misereor la unuan traktoreton por la terkultivado, konstrui la grandegan tegmenton sur la infandomo kaj fine organizis la fondon de la subtena asocio en marto 1981.

Krome, ekde ties fondiĝo en 1980 ŝi multajn jarojn estis aktiva redaktoro kaj redakciano de la esperantlingva socipolitika revuo Monato.

Referencoj



The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 12 Jul 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.