Märtha Andréasson
Swedish esperantist
Intro | Swedish esperantist | |
A.K.A. | Märtha Andreasson | |
A.K.A. | Märtha Andreasson | |
Places | Sweden | |
was | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 1927 | |
Death | 8 May 2000 (aged 73 years) |
Märtha ANDRÉASSON (naskiĝis en 1927, mortis la 8-an de majo 2000) estis sveda esperantistino kaj delegito de UEA en Hisings Kärra (Svedio). Plurajn jardekojn ŝi prezidis la Esperanto-klubon de Kungälv; ekde 1961 ŝi estis estrarano kaj de 1978 prezidanto de la regiona organizaĵo Esperanto-Alianco de Gotenburgo. Ŝi servis kiel estrarano de Sveda Esperanto-Federacio kaj Sveda Esperanto-Instituto, aktivis pri Unesko-agado kiel konsilantarano de la asocio Monda Kunagado kaj funkciis kiel UEA-komitatano (1981-1992). En la lastaj jaroj precipe ŝi motoris la strebon de Gotenburgaj esperantistoj inviti UK-on al sia urbo.