Biography
Lists
Also Viewed
The basics
Quick Facts
Places | Poland | |
Gender |
| |
Birth | 10 November 1906 | |
Death | 16 March 1986 (aged 79 years) |
The details
Biography
Ludwik Krzyżanowski (naskiĝis la 10-an de novembro 1906 en Krosno, mortis la 16-an de marto 1986 en Shannock, Rhode Island) – anglisto, tradukisto, elmigrinta aktivulo.
Vivo
Diplomito de la angla filologio en Jagelona Universitato, doktoriĝo - 1934. De 1938 restis en Usono kiel kultura kaj kleriga ataŝeo en polaj diplomatiejoj de Ĉikago kaj Nov-Jorko. Dum la dua mondmilito laboranto de Polish Information Center (Pola Informa Centro). Post la milito lekciisto de la pola literaturo kaj la [pola lingvo]] en Universitato Kolumbio kaj de la politikaj sciencoj en Universitato de Novjorko. Membro de la Pola Scienca Instituto en Ameriko. De 1956 ĝis 1986 redaktoro de la revuo "The Polish Review".
Elektitaj publikaĵoj
- Joseph Conrad : centennial essays, eldonitaj de Ludwik Krzyżanowski, The Polish Institute of Arts and Sciences in America, Nov-Jorko 1960.
- Julian Ursyn Niemcewicz and America, Polish Institute of Arts and Sciences in America, Nov-Jorko 1961.
- Introduction to modern Polish literature : an anthology of fiction and poetry, eldonita de Adam Gillon kaj Ludwik Krzyzanowski, Twayne Publishers, Inc., Nov-Jorko 1964.
Eksteraj ligiloj
- http://www.piasa.org/archives/fonds-049.html Arkivaĵoj en la angla
- http://wydawnictwoumk.pl/czasopisma/index.php/AE/article/viewFile/AE.2010.010/3639 korespondaĵo kun Kazimierz Wierzyński