Leo Lentaigne

French esperantist
The basics

Quick Facts

IntroFrench esperantist
PlacesFrance
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth1909
Death2 February 2008 (aged 99 years)
The details

Biography

Leo LENTAIGNE [Lantenj] (oficiale Léon Lentaigne n. en 1909 - m. la 2-an de februaro 2008 en Montpeliero) estis instruisto aktiva en la Freinet-movado (ICEM[1]) kaj en la Esperanto-medio. Lia nomo aperas en la listo de pioniroj de la Freinet-movado inter la du mondmilitoj. Membro de SAT (matrikulo 19332) kaj de SAT-Amikaro, li estis aktiva sur la tereno de instruado de Esperanto kaj de redaktado de lerniloj. Membro de UEA ekde 1957.

Listo de verkoj

Lia libro "L'Espéranto, L'Imprimerie à l'École", Agitna, Cannes - 1959 - kolekto ' Bibliothèque de Travail ' (Laborbiblioteko) n° 437, eldonita de C.E.L. en 1959 estas trovebla brokante ĉe retaj librejoj (Amazon, FNAC, livre-rare, ktp).

En la alfabeta katalogo de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen aperas de li : "Ĉe Infanlernejo de Prelles · La eta kato kiu ne volis morti" : "Infanaĵoj". Trad. Lentaigne. Ilustr. - Cannes : Freinet, Presarto de lernejo, 194?. - 16 p.

De li aperis ankaŭ, ĉe la Broŝurservo de SAT (Cercle Espérantiste de l'Agenais, Laŭte !) :

  • "Abrégé pratique de la grammaire espéranto". Praktika kompendio de la Esperanto-gramatiko. Mimeografita. 40 p. A5.
  • "Kiel diri… ?". Praktika Esperanta frazeologio; kompilaĵo; ofsetita, 148 p. A5.
  • "Tiel diru !". Kompilaĵo de 5000 esprimoj. 128 p. A5. 1984.
  • "Kvardek paŝetoj al plua posedo" (kun Cl. Cayzac). Legolibro. Tekstoj en Esperanto kun traduko en la franca. 84p. A5. Ekzistas kun kompaktdisko.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 09 Aug 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.