Laszlo Zinner
Brazilian Esperantist
Intro | Brazilian Esperantist | |
Places | Brazil | |
is | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Death | 20 July 1977 |
Lazlo ZINNER estis brazila skulptisto, fariĝis membro de San-Paulo Esperanto-Klubo en 1949, kiam el Rio-de-Ĵanejro li instaliĝis en San-Paŭlo. Kvankam lia nomo ne aperas en listoj de estraranoj, lia pozitiva agado por nia afero estas evidenta, konstanta, konvikinga ĝis lia morto en la 20-a de julio 1977. Li estis organizanto de kuturkunvenoj ne nur en Esperanto-klubo, sed ankaŭ en Universitato Mackenzie kie li laboris kaj en la municipa biblioteko de San-Paŭlo. Li kunhelpis en la oficiala Esperanto-kurso de urbo San-Paŭlo, daŭre klopodis enkonduki Esperanton en la lernejojn kaj restis kiel klarvida konsilanto, kiu ne perdis oportunon instigi la uzon de la lingvo.