László Warga

Hungarian architect
The basics

Quick Facts

IntroHungarian architect
PlacesHungary
wasArchitect
Work fieldEngineering
Gender
Male
Birth21 November 1878, Jászberény, Jászberény District, Jász-Nagykun-Szolnok County, Hungary
Death19 June 1952Budapest, Hungary (aged 73 years)
Star signScorpio
Education
Budapest University of Technology and Economics(—1902)
The details

Biography

László Warga [lAslO varga], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Warga László (naskiĝis la 21-an de novembro 1878 en Jászberény, mortis la 19-an de junio 1952 en Budapeŝto) estis hungara arkitekto, profesoro.([1])

Biografio

László Warga frekventis mezlernejon en Kolozsvár, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1902. Post siaj studoj li eklaboris en arkitekta kontoro de Budapeŝto, kie paŝo post paŝo li atingis pli altajn postenojn (en 1915 ĉefarkitekto, en 1918 konsilisto, en 1920 ekspertulo). Li okupiĝis ne pri projektadoj de domoj, sed pri aspektoj de plenaj urboj aŭ kvartaloj. Li estis la unua en Hungario, kiu okupiĝis pri urboaspektoj. En 1929 li ekinstruis en la menciita universitato, kie li fondis novan katedron, poste li gvidis ĝin. En 1934 li pensiuliĝis, sed ankaŭ poste li longe okupiĝis pri projektoj. En 1952 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj

  • Építők zsebkönyve (1904) - manlibro, kunverkinto
  • Tabán újjáépítése (1934)

Elektitaj projektoj

  • Placo Kálvin - aspekta projekto (1907)
  • aspekta projekto pri Antwerpen - premiita plano (1910)
  • rekonstrua plano post la incendio en Gyöngyös (1917)
  • aspekta projekto pri Beogrado - premiita plano (1921)
  • aspekta projekto pri Kolozsvár (1941)

Memorigiloj

  • strato kaj memorŝtono en Gyöngyös

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 14 Jul 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.