László Kabos

Hungarian actor
The basics

Quick Facts

IntroHungarian actor
PlacesHungary
wasActor
Work fieldFilm, TV, Stage & Radio
Gender
Male
Birth28 September 1923, Sárvár, Hungary
Death26 September 2004Budapest, Hungary (aged 81 years)
Star signLibra
Family
Spouse:Erika Urbán
Awards
Jászai Mari Prize1966
The details

Biography

László Kabos [lAslO kaboŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kabos László estis hungara aktoro, komikisto, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Krausz.

László Kabos [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1923 en Sárvár, li mortis la 26-an de septembro 2004 en Budapeŝto.

Biografio

László Kabos devenis el juda familio. Li frekventis ĝardenistan lernejon, sed en 1943 li estis deportita al Mauthausen. En 1946 li debutis kiel parodisto, sed li ankaŭ akiris diplomon en 1948 en hortikultura altlernejo. Li lernis ankaŭ la aktoradon private, li ricevis rolojn en Gaja Teatro kaj pluraj varieteoj. En 1951 li estis fondinta membro de Gaja Scenejo, kie li restis ĝis 2000. En 1979 kaj 1999 li faris turneojn en Aŭstralio. Li havis rolojn ankaŭ en Hungara Radio, Hungara Televizio kaj en filmoj. En 1992 li pensiuliĝis, en 2000 li plene retiriĝis. Li ricevis 4 premiojn inter 1966-1998. Li havis edzinon.

Elektitaj teatraj roloj

  • Ferenc Molnár: A doktor úr - Puzsér (rolo prezentita 1200-foje)
  • I. Kállai: Majd a papa - titolrolo
  • Károly Nóti–Szabolcs Fényes: Nyitott ablak - Novotny

Elektitaj kinejaj filmaj roloj

  • Janika (1949)
  • Állami Áruház (1953)
  • Dolarpaĉjo (1956) - tajloro
  • A veréb is madár (1968)
  • Hét tonna dollár (1973) - klaŭno
  • Nyitott ablak (1988)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj

  • Pfúj, bíró (1957)
  • Minden kezdet nehéz (1966)
  • Micsoda cirkusz (1974)
  • Kölcsönlakás (1984)
  • Akinek humora van (2003)

Dubladaj roloj

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Louis de Funès kaj aliaj [2]

Memorigiloj

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 11 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.