Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Places | Hungary | |
Gender |
| |
Birth | 1 January 1915, Nagybánhegyes, Mezőkovácsháza District, Békés County, Hungary | |
Death | 21 November 1964Szarvas, Szarvas District, Békés County, Hungary (aged 49 years) |
Biography
Lajos Hanzó [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hanzó Lajos estis hungara historiisto, instruisto, profesoro. Lia samnoma filo estis Lajos Hanzó (inĝeniero).
Lajos Hanzó [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1915 en Nagybánhegyes. Li mortis la 21-an de novembro 1964 en Szarvas.
Biografio
Lajos Hanzó frekventis gimnazion en Szarvas, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1941 kaj 1942. Li ekinstruis en 1941 en eduka instituto pri pedagogoj en Szarvas, sed en la sekva jaro li instruis en gimnazio en la sama urbo. Inter 1961 kaj 1964 li estis katedrestro de altlernejo pri infanĝardenistoj same en Szarvas, poste li estis inspektoro, fine historiisto en la akademia instituto. Li okupiĝis pri loka historio, kamparanaj movadoj kaj biografioj pri pedagogoj. Li ricevis premion en 1952, post 3 jaroj premion Kossuth. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
- Az erdélyi szász önkormányzat kialakulása (1941)
- A szlovák levéltárak problémáiról (1953)
- Az iparfejlődés néhány kérdése Békés megyében, a 19. században (1957)
- A történelem tanításának módszertana (1965) - kun aliaj
- A Barcaság betelepítése és a Német Lovagrend (1989)