Klara Zamenhof

The basics

Quick Facts

A.K.A.Klara ZAMENHOF Kejla ZAMENHOF
A.K.A.Klara ZAMENHOF Kejla ZAMENHOF
PlacesPoland Lithuania
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Female
Birth5 October 1863, Kaunas, Kaunas City Municipality, Kaunas County, Lithuania
Death6 December 1924Warsaw, Masovian Voivodeship, Poland (aged 61 years)
Family
Mother:Goda Mejerovna Silbernik
Father:Aleksandro Silbernik
Spouse:Ludwik Lejzer Zamenhof
Children:Adam Zamenhof Lidia Zamenhof Zofia Zamenhof
The details

Biography

Klara Zamenhof, edzino de L. L. Zamenhof. Naskiĝis kiel f-ino Silbernik (En Esperanto ŝia denaska familia nomo foje estas literumata "Zilbernik") la 5-an de oktobro 1863 en Kowno, mortis la 6-an de decembro 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua Libro, 1887. Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Zamenhof aktive partoprenis la movadon. Danke al ŝia kunhelpo, fondiĝis la Esperanta-Rondo Konkordo en Varsovio. Krom tiu en San Francisko 1915, ŝi ĉeestis ĉiujn UK ĝis la Viena 1924, kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la Esperantistaro.

Bazita sur la teksto de E. W. en Enciklopedio de Esperanto.


Klara "Kejla" Zamenhof, naskita Zilbernik (1863-1924). Filino de Aleksandro (Sender) Lejbovich Silbernik kaj Goda Mejerovna Silbernik. Esperantistiĝis en 1887 aŭ pli frue. "Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj" (Ludoviko Zamenhof).


Bildaro

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.