BÁCS Katalin [ba:ĉ] estas hungara aktorino. Ŝi naskiĝis en Târgu Mureş la 17-an de novembro 1963. Ŝia patro estis Ferenc Bács, ŝia patrino estis Bella Tanai.
Biografio
En 1977 ŝi translokiĝis al Hungario. Ŝi studis en 1983 kaj 1984 en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste 2 jarojn en Teatra kaj Filma Altlernejo. En 1986 ŝi ludis en Teatro József Attila, en la sekva teatra jaro en Nacia Teatro (Győr), poste denove en Budapeŝto. Ekde 1990 ŝi havas rolojn laŭokaze en pluraj teatroj en la ĉefurbo kaj en Szekszárd.
Roloj pli gravaj
- Gizus (Tersánszky J. J.: Kakuk Marci);
- Fiorella (Scarnicci-Tarabusi: Kaviár és lencse);
- Zsuzsanna (Tamási Á.: Csalóka szivárvány)
Fonto
- Magyar Színházművészeti Lexikon