Katalin Sárváry [ŝArvAri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sárváry Katalin estas hungara modisto, kostumisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Kálmán Molnár (grafikisto).
Katalin Sárváry naskiĝis la 5-an de aprilo 1945 en Rábapatona.
Biografio
Katalin Sárváry studis en la lernojaro 1964 en malpezindustria altlernejo, poste en Industriarta Altlernejo, kie ŝi akiris diplomon en 1969. Ekde 1970 ŝi laboris en la moda instituto kaj en maska firmao. Inter 1980 kaj 1987 ŝi instruis en la industriarta mezlernejo, poste en la Industriarta Altlernejo. Ŝi akiris sciencan gradon DLA en 1990, ŝia habilitiĝo okazis en 1997. Ŝi ricevis stipendiojn en 1993 kaj inter 1999–2003. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2000. En 2012 ŝi estis nomumita titulara instruisto. Ŝi havis edzon, en 2017 ŝi vidviniĝis.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1977, 1984, 1989, 1994)
- Sárvár (1979)
- Kaposvár (1984)
- Helsinko (1986)
- Londono (1989)
- Vieno (1996)
- Székesfehérvár, Szombathely (1997)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1972, 1977, 1990, 1994, 1999)
- Arthalo Budapeŝto (1975, 1983, 1987)
- Novjorko (1979)
- Pécs (1988)
- Berlino (1991)
- Prago (1997)
- Parizo (2000)
Elektitaj teatraj kostumoj
- 1972 Camus: Caligula - Nacia Teatro (Pécs)
- 1973 Molière: Scapin furfangjai - Nacia Teatro (Pécs)
- 1974 Ŝekspiro: Antonio kaj Kleopatra - Teatro Csokonai (Debrecen)
- 1996 Iván Markó: Tánc az életért - Budapeŝto
Elektitaj televiziaj kostumoj
- 1978 Ervin Radványi: Gyümölcsoltó
- 1986 Cocteau: Rettenetes szülők
- 1985 Zsigmond Remenyik: Akár tetszik, akár nem
- 1996 Felvidéki-Keller: Irány Kalifornia
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
Referencoj