Biography
Also Viewed
Quick Facts
Gender |
| |
Birth | 25 April 1909 | |
Death | 31 March 1978 (aged 68 years) |
Biography
Kata KÁLMÁN, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kálmán Kata estis hungara fotisto.
Kata Kálmán [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1909 en Hungara reĝlando en Korpona (nuntempa Krupina en Slovakio), ŝi mortis la 31-an de marto 1978 en Budapeŝto.
Biografio
Pro Traktato de Trianon la familio Kálmán translokiĝis al rest-Hungario. Kata Kálmán abiturientis jam en Budapeŝto. En 1929 ŝi edziniĝis, la edzo instruis ŝin pri fotado. Post 2 jaroj ŝia foto "Knabo manĝanta panon" jam atingis tutlandan famon, eĉ ĝi aperis en afiŝo de germana partio. En 1935 ŝiaj fotoj ricevis oran medalon en Milano, post 2 jaroj ŝia debuta albumo aperis. Ŝiaj kutimaj temoj estis la kamparanoj, proletoj, etnografio. En 1955 (jam dum la socialismo) ŝi denove serĉis la fotitajn figurojn, poste denove fotis ilin. Tio iĝis ŝia nova albumo. En la sekvaj jaroj ŝi ankaŭ laboris en redaktejoj. Ŝi ricevis premiojn ekde 1960.
Ŝiaj fotoalbumoj
- Tiborc kun teksto de Iván Boldizsár (1937)
- Szemtől szemben (1940)
- Tiborc új arca (Nova vizaĝo de Tiborc), (1955)
Individua ekspozicio
- Budapeŝto, 1955
Ŝiaj elektitaj grupaj ekspozicioj
- Milano, 1935
- Budapeŝto, 1936, 1966, 1981, 1989
- Kecskemét, 1998, 1999