Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Biography
Károly STERIO (laŭ kutima hungara sinsekvo STERIO Károly [ŝterio]) estis hungara pentristo, grafikisto. Li naskiĝis en Stájerlak (nuntempe en Rumanio kiel Anina) en 1821 kaj mortis en Pest (urbo) la 4-an de junio 1862. Li estis grava majstro de epoko romantika.
Biografio
Károly Sterio devenis el greka familio. Ekde 1840 li studis en Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj li restis iom en Vieno, poste li iris al Munkeno, fine li studvojaĝis al Francio, Italio, Anglio. En Pozsony li pentris la pentraĵojn Bankedo de artistoj en Vaskutacska kaj Apud Poĵonjo en 1848. Baldaŭ li establis atelieron en urbo Pest. Li fariĝis favorita portreta kaj ĝenra pentristo (István Széchenyi, Andrássy Manó); (Papagájos hölgy). Li pentris ankaŭ plurajn sport- kaj ĉasisttemajn pentraĵojn kaj ankaŭ grafikaĵojn. En la 1850-aj jaroj liaj grafikaĵoj ofte aperis en Vasárnapi Újság, krome li ilustris plurajn eldonaĵojn. En 1857 li edziĝis, poste filino naskiĝis.
Elektitaj pentraĵoj
- Ikonostazo kun 48 bildoj en Serba preĝejo Sankta Georgo
Ek al ĉasado!
Sieĝo de Buda
Vingustumado
Infanoj kun hundeto
György Klapka
Virina portreto
Panoramo de Bártfa
Elektitaj grafikaĵoj
Sidanta virino (1844)
Transdanubiaj virinoj
Juna ŝafisto
Lajos Markusovszky (1858)
Ŝafistoj
Literaturo
- S. K. akadémiai festőművész élete és művei (Vasi Szle, IV., 1937).