Júlia Apraxin

Russian-Hungarian actress, writer, play writer
The basics

Quick Facts

IntroRussian-Hungarian actress, writer, play writer
A.K.A.Julie Apraxin Batthyányi Júlia Budai Júlia
A.K.A.Julie Apraxin Batthyányi Júlia Budai Júlia
PlacesHungary
wasActor Writer
Work fieldFilm, TV, Stage & Radio Literature
Gender
Female
Birth16 October 1830, Vienna, Austria
DeathMay 1913Spain (aged 82 years)
Star signLibra
Family
Mother:Yelena Bezobrazova
Father:Count Alexander Petrovich Apraksin
The details

Biography

Grafino Júlia Apraxin [apraksin], cirile Юлия Александровна Апраксина [julia aleksandrovna apraksina], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Apraxin Júlia estis rusa-aŭstrohungara aktoro, verkisto, framasono. Ŝiaj pseŭdonomoj estis Eiluj Nixarpa kaj Budai Júlia.

Júlia Apraxin naskiĝis la 16-an de oktobro 1830? en Vieno, ŝi mortis inter la 16–23 majo de 1913 en Hispanio.

Biografio

Deveno kaj naskocirkonstatoj de Júlia Apraxin estas dubaj. Baldaŭ gepatroj de Júlia eksedziĝis kaj la eksedzino edziniĝis al (la supozata patro) hungara grafo. Júlia estis edukita laŭ alta nivelo. En 1849 ŝi edziniĝis al hungara grafo, fidelulo de Habsburgoj. La geedza paro apartenis al la kortega rondo ĝis 1860, poste ili moviĝis al Pest (urbo). Ilia domo estis renkontejo de la hungara kremo (ekzemple Kornélia Prielle, Kornélia Hollósy, Ferenc Liszt, Ede Reményi, Mór Jókai, Gyula Szapáry, József Vécsey, Béla Széchenyi, familio Batthyány). Tamen ŝi forlasis la domon kaj havis amrilaton kun György Molnár. Ŝi estis mecenato de hungara teatro de Buda, kie ŝi estis ankaŭ aktoro kaj verkis teatraĵojn. Ŝiaj verkoj spegulis hungaran patriotecon. Ŝi same estis aktoro de la Nacia Teatro (Pest). Ŝia aktora kariero faris skandalon inter la aristokratoj, sed la publiko akceptis ŝin. En 1863 Apraxin kaj Molnár vojaĝis al Parizo por komenci novan karieron, kiu ne sukcesis. Ŝi edziniĝis al hispana oficiro kaj ŝi estis oficiale kortegano de Isabel la 2-a (Hispanio), sed ŝi verkis franclingve. Post morto de la dua edzo ŝi moviĝis al Hispanio.

Ŝiaj verkoj (elekto)

  • A honfoglalók (dramo prezentita en Nacia Teatro (Pest), 1861)
  • Országgyűlési beszéd (komedio prezentita en Nacia Teatro (Pest), 1862)
  • On a beau dire (franca romano)
  • Deux passions (1898)

Fontoj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 28 Sep 2021. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.