Biography
Lists
Also Viewed
The basics
Quick Facts
Places | Croatia | |
was | Esperantist Poet | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 20 June 1911 | |
Death | 21 April 2000 (aged 88 years) | |
Star sign | Gemini |
The details
Biography
Josip VELEBIT (1911-2000), poeto kaj tradukisto, mortis la 21-an de aprilo en Vrbovec (Kroatio). E-isto de 1930, li kunlaboris en la revuoj Literatura Mondo, La Suda Stelo, Monda Kulturo, Voĉo, Fonto k.a. Libroforme li eldonis i.a. la tradukojn Kanto al mia koro de D. Tadijanović (1936), Fabeloj de F. Škrljac (1962), la eposon La morto de Smail-agao Ĉenĝiĉ (1972), Girlando da sonetoj de F. Preŝeren (1973), la romanon Ventoj de B. Ivanov (1976) kaj Tri noveloj de S. Krĉmar (1980). Liaj propraj poemoj aperis en Reeĥoj (1961), Esperanta antologio (1984) kaj la vivresuma volumo Kanto de telegrafistoj (1996). Velebit estis konata ankaŭ kiel kroatlingva verkisto kaj tradukisto el deko da lingvoj, ekz. de Rilke.