Jaroslav Klement

Czech esperantist
The basics

Quick Facts

IntroCzech esperantist
PlacesCzech Republic
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth1935
Death10 June 1986 (aged 51 years)
Family
Spouse:Alena Klementová
The details

Biography

Jaroslav Klement (1935-1986)

Jaroslav KLEMENT (naskiĝis en 1935 - mortis la 10-an de junio 1986) estis ĉeĥa esperantisto el Karlovy Vary, grafikisto, estro de propaganda komisiono de ĈEA, komitatano de ĈEA, gvida persono en okcidenta Bohemio. Edzo de Alena Klementová.

Dum multaj jaroj li okupiĝis pri informado pri Esperanto, verkis artikolojn pri la ĝusta aranĝo de montrokestoj, aranĝis ekspozicipojn dum la kongresoj de ĈEA kaj ĉe aliaj okazoj, laboris kiel prezidanto de la Gazetara kaj informa komisiono de ĈEA, eldonanto de ties Bulteno kaj iniciatinto de ĉeĥlingva Esperantské noviny, kunaŭtoro kaj aranĝanto de diversaj flugfolioj, informiloj kaj afiŝoj, iniciatinto de ĉeĥlingva informilo pri Esperanto (bedaŭrinde ne efektivita). Li estis motoro de la movado en Karlovy Vary, aranĝanto de la Ercmontaraj renkontiĝoj de la ĉeĥoslovakaj kaj germanaj esperantistoj.

Lia granda hobio estis heraldiko kaj veksilologio; en tiuj sciencoj li estis vera fakulo, li verkis heraldikan terminaron en Esperanto kaj dum mallonga eldonadis „blazon‘ kaj flag‘ bultenon“.

Verkoj

  • Eblecoj kaj iluzioj. Sinceraj vortoj de grafikisto (Starto 2/1978, p. 14-16)
  • Heraldiko. Veksilologio. Terminaro en Esperanto. (České Budějovice 1979)
  • Problemoj de internacia kaj Esperanta terminologio en veksilologio (En: Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - AEST, Žilina 1981)
  • La ĉeĥoslovakaj ŝtatsimboloj (Paco 1986, p. 8-11)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 07 Aug 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.