Biography
Lists
Also Viewed
The basics
Quick Facts
The details
Biography
Grafo János Waldstein-Wartenberg [jAnoŝ valdstejn-vartenberg], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Waldstein-Wartenberg János estis hungara juristo, politikisto, ĉambelano, membro (direktora en 1868) de Hungara Scienca Akademio.
János Waldstein-Wartenberg [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1809 en Hungara reĝlando en Nagymegyer (nuntempa Veľký Meder en Slovakio). Li mortis la 3-an de junio 1876 en Vieno.
Biografio
János Waldstein-Wartenberg post lernado ricevis diversajn postenojn en la ŝtata administrado ekde 1831. Tiutempe li aliĝis al politika rondo de István Széchenyi, sed post jaroj la kontakto interrompiĝis. En 1861 li estis elektita depatementestro de Ung. Li ricevis diversajn premiojn.
Elektitaj publikaĵoj
- Specimen. tentaminis ex jure ecclesiastico universo, item iure civili romano atque diplomatica ( 1819)
- Materia tentaminis ex iure patrio et criminali (1820)
- Assertiones ex universa iuris prudentia et scientiis politicis, pro consequenda... (1829)