Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Biography
János Szolcsányi [jAnoŝ solĉAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szolcsányi János estis hungara kuracisto, farmaciisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (2001).
János Szolcsányi [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1938 en Budapeŝto mortis la 5-an de novembro 2018 en Pécs.
Biografio
János Szolcsányi frekventis universitaton en Szeged inter 1956-1962, poste li eklaboris en la universitatata farmacia instituto. En 1970 li eklaboris en simila instituto en Pécs, kie li profesoriĝis en 1990. Li estis elektita katedrestro en 1994, vicrektoro en 1991. Li ofte estis gastoprofesoro aŭ gastesploristo eksterlande. Li doktoriĝis en 1987 antaŭ la akademio. Li okupiĝis ekzemple pri kontraŭdoloraj medikamentoj. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1981-2008.
Verkaro (elekto)
- Direct Evidence for Neurogenic Inflammation and its Prevention by Denervation and by Pretreatment with Capsaicin (1967)
- Sensory Effects of Capsaicin Congeners I. (1978)
- Antidromic Vasodilatation and Neurogenic Inflammation (1984)
- Capsaicin és az érző receptorok kettős működése (1996)
- Új célmolekulák és idegi mechanizmusok a fájdalomcsillapító és gyulladásgátló gyógyszerek kutatásában (2001)