Biography
Lists
Also Viewed
The basics
Quick Facts
The details
Biography
István Párkai [iŝtvAn], hungare Párkai István estas hungara dirigento, korusestro kaj profesoro.
István Párkai naskiĝis la 30-an de junio 1928 en Budapeŝto.
Biografio
István Párkai studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1938-1955 en Budapeŝto, kie li lernis pianludon kaj dirigentadon. Poste tuj li ekinstruis en la Altlernejo. En 1963 li fondis Ĉambrokoruson Franz Liszt, kiun li estris 3 jardekojn. La koruso kantis en Eŭropo kaj Usono de György Ligeti, Henry Purcell, Christoph Willibald Gluck. La koruso ricevis premiojn en diversaj konkursoj. István Párkai verkis lernolibron pri dirigentado de korusoj. Li ricevis premion Kossuth en 2007, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj disĉiploj
- Péter Erdei
- Balázs Kocsár
- Csaba Kutnyánszky
- Csaba Tőri