István Nagy

The basics

Quick Facts

PlacesRomania
Gender
Male
Birth5 July 1907, Miercurea Ciuc, Harghita County, Romania
Death5 January 1983 (aged 75 years)
The details

Biography

NAGY István (nadj) estis rumania dirigento, violonisto, instruisto pri violono naskita en Csíkszereda la 5-an de julio 1907 kaj mortinta la 5-an de januaro 1983 en Kluĵo.

Biografio kaj agado

István Nagy finis la romian katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo (1925) kaj eklernis muzikon en Marosvásárhely ĉe Károly Haják kaj Albert Metz, sekve daŭrigis siajn studojn en la muzikakademio de Budapeŝto, precipe ĉe Rezső Kemény. Post tiam instruis en Târgu Mureş (1934-1941) kaj en Kluĵo (1941-46). Inter (1946-48) estis profesoro kaj direktoro de Magyar Zene- és Színművészeti Főiskola, instruisto de Magyar Művészeti Intézet (1948-50), respektive de altlernejo Gheorghe Dima (1950-74). En 1948 fariĝis prezidanto de Romániai Magyar Dalosszövetség. Kiel kapelestro li interpretis precipe la komponaĵojn de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály. Lia ĥorensemblo portis la nomon de tiu lasta. Li publikis en gazetoj Énekszó, Erdélyi Iskola, Ifjú Erdély, Néptanítók Lapja, Művelődési Útmutató – Művelődés, Igaz Szó, Korunk, Utunk.

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.