Biography
Gallery (1)
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Intro | Polish actress | ||||||
Places | Poland | ||||||
is | Actor Theatre director Theater professional | ||||||
Work field | Arts Film, TV, Stage & Radio | ||||||
Gender |
| ||||||
Birth | 17 October 1935, Hrubieszów, Poland | ||||||
Age | 89 years | ||||||
Star sign | Libra | ||||||
Education |
| ||||||
Awards |
|
Biography
Irena Jun (naskiĝis la 17-an de oktobro 1935 en Hrubieszów) estas pola filma kaj teatra aktorino kaj reĝisorino.
Vivo
Irena Jun en 1958 finis en Krakovo Altlernejon por aktoroj kaj reĝisoroj kaj samjare debutis en teatro. Aktorino de Teatro Studio je la nomo al Stanisław Ignacy Witkiewicz en Varsovio. Ŝi ankaŭ gvidas Unupersonan Poezi-Teatron de Irena Jun en Varsovio.
Ŝi prezentiĝis en Televida Teatro, interalie en la spektakloj: Edzo kaj edzino de Aleksander Fredro (1969), Bluaj urboj de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj (1969), Someruloj de Maksim Gorkij (1979), La kampeto de Sinjoro Dio de Erskine Caldwell (1971) kaj en La nupto de Stanisław Wyspiański (1972), Balo ĉe Salomono de Konstanty Ildefons Gałczyński (1980), Elektro de Eŭripido (1995) kaj en teatraĵo Agnes de Catherine Anne (2001).
Ŝi ankaŭ ludis en Teatro de Pola Radio kiel ekz. en radiodramoj La patro de Bruno Schulz (1980) kaj La patrino forpasas de Tadeusz Różewicz (2000). La 24-an de decembro 2008 rolis en la disaŭdigaĵo Pastoralo migranta laŭ sia scenaro, kiun ĝi ankaŭ reĝisoris.
Eksteraj ligiloj
- Irena Jun sur la fotoj en bazo de Nacia Filmujo "Fototeka"