Imre Petrasovits

The basics

Quick Facts

Gender
Male
Birth12 November 1925
Death27 January 1995 (aged 69 years)
The details

Biography

Imre Petrasovits [petraŝoviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Petrasovits Imre estis hungara agronomo, juristo, profesoro.

Imre Petrasovits [1] naskiĝis la 12-an de novembro 1925 en Törökszentmiklós. Li mortis la 27-an de januaro 1995 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Petrasovits frekventis gimnazion en Szolnok, poste li studis juron en tiam hungara urbo Kolozsvár. Post la 2-a mondmilito li daŭris la lernadon en Debrecen, kie li akiris 2 diplomojn (juran kaj agraran) en 1948. Post siaj studoj li laboris en ministerio pri agrikulturo aŭ en ties filio. Inter 1954 kaj 1960 li laboris en instituto en Szarvas, kie li okupiĝis pri akvumado de rizo-kulturoj. En 1957 li kandidatiĝis, en 1971 li doktoriĝis. En 1960 li ricevis signifan postenon en la menciita ministerio. Post 2 jaroj li estis nomumita docento, en 1974 katedrestro en Gödöllő. Li estis dekano inter 1967-1970, vicrektoro inter 1981–1984, rektoro inter 1987–1990. Li ricevis premiojn. Tiutempe ekde 1972 li estis spertulo pri la agrario en Italio, Afganio, Libano, Sirio. Li ricevis premiojn, aparte menciinda la franca premio en 1988 kaj la hungara premio post 2 jaroj.

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.