Imre Drócsay
Romanian painter
DRÓCSAY Imre (dro:ĉai) estis rumanuja hungara pentristo, grafikisto naskita en Csíkszereda la 15-a de majo 1912 kaj mortinta en Bukareŝto la 3-a de februaro 2001.
Inter 1940-43 Drócsay studis en Budapeŝto en Hungara Arta Altlernejo (Magyar Képzőművészeti Főiskola), kie liaj majstroj estis Vilmos Aba Novák, Lajos Nándor Varga. Inter 1948-53 li studis en Arta Altlernejo Nicolae Grigorescu de Bukareŝto kaj ekde 1952 li instruis tie, pli poste en la Kulturdomo Petőfi de Bukareŝto li gvidis artan grupon.