Hristo Marinov

Bulgarian Esperantist
The basics

Quick Facts

IntroBulgarian Esperantist
PlacesBulgaria
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth1921
Death1997 (aged 76 years)
The details

Biography

Hristo MARINOV (1921-1997), ekologiisto kaj fakulo pri regiona ekonomio, forpasis la 3- an de decembro en Sofio. Esperantisto ekde siaj gimnaziaj jaroj, prof. Marinov kunaŭtoris la monografion La evoluo de la trafiko kaj ĝia polucio (1984), redaktis kaj kunverkis la ampleksan esearon Ekofuturo (1984) kaj publikigis multajn Esperantlingvajn artikolojn sciencajn.

Marinov prelegis dum Someraj Universitataj Kursoj (Sociekonomiaj problemoj de ekologio, 1981), Internaciaj Kongresaj Universitatoj, sesioj de AIS, gvidataj de Tyburcjusz Tyblewski en Pollando, k.a. Li estis unu el la fondintoj, kaj poste vicprezidanto de Fondaĵo "Socio kaj Esperanto".

Verkoj

(kunaŭtoro kaj redaktoro)

  • Ekofuturo, Bulgara ekologia societo, Sofio 1984, p. 418
  • La evoluo de la trafiko kaj ĝia polucio, Fervojista kaj Ekologia Sekcioj, Sofio 1984, p. 185


The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 04 Feb 2024. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.