Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
A.K.A. | Zhang Hongfan Hongfan | |
A.K.A. | Zhang Hongfan Hongfan | |
was | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 1910 | |
Death | 31 July 1989 (aged 79 years) |
Biography
HONFAN (plumnomo de Zhang Hongfan) (naskiĝis en 1910, mortis la 31-an de julio 1989 en Pekino) estis la ĉefo-redaktoro de la granda Esperanta-ĉina vortaro (1987), kiu restas unu el la plej imponaj nacilingvaj vortaroj.
Vivo
Komence de la 1930-aj jaroj Honfan lernis en la Unua Kampara Pedagogia Kolegio de Ĝjinan, kie li estis influita de "revoluciaj pensoj". En 1932 li estis arestita de la Kuomintanga registaro pro sia aktivado kontraŭ Japanio. Dum la aresto li eklernis Esperanton.
Esperanto-agado
En la 1940-aj jaroj li aktive instruis Esperanton en Chongqing kadre de la fama Koresponda Esperanto-Lernejo, samtempe redaktante la revuon Ĉina esperantisto. Li poste fariĝis unu el la fondintoj de El Popola Ĉinio. Produktiva verkanto kaj tradukanto, kiu i.a. aperigis ĉinan version de Historio de la lingvo Esperanto de Edmond Privat, li dediĉis la lastajn dek jarojn al vortara laboro. Ĝis sia morto li prilaboris la manuskripton de pli granda laŭtema vortaro de Esperanto.
Verkoj
- 1987: Esperanto-ĉina vortaro - Omaĝe al la centjaro de Esperanto = Shijieyu hanyu cidian / [Zhang Hongfan]. Peking: Zhongguo Shijieyu Chuban She 1987, 1035 p. ISBN 7-5052-0004-6.
Tradukoj
- Ĝaŭ Ŝu-li: Edziĝo de Erhejĉjo (En: Por Nova Afero Nova Maniero, Ĉina Esperanto-Ligo, 1959)
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Zhang Hongfan en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo