Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Places | Poland India | |
was | Writer | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 7 August 1908, Kolkata, India | |
Death | 24 September 1969Warsaw, Poland (aged 61 years) | |
Star sign | Leo |
Biography
Hiranmoy Ghoshal (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1908 en Kolkato, mortis la 24-an de septembro 1969 en Varsovio) – hindua verkisto de Okcidenta Bengalio, diplomato, tradukisto kaj lingvosciencisto. Lekciisto en Varsovia Universitato. Edziĝinta al Halina Nowierska, kun kiu havis la filon Bogdan. Kelke da jaroj post morto de la unua edzino en 1958 nuptis Halina Kosinkiewicz. Ilia filino Mira naskiĝis en 1959 en Varsovio.
Vivo
Li naskiĝis en la varno de brahmanoj. En 1929 Hiranmoy finis studojn pri filozofio kaj romanistiko en Universitato de Kolkato. Poste en Anglio studis juron. En 1934 alvenis al Pollando, kie komencis labori kiel lekciisto kaj lektoro de fremdaj lingvoj en Varsovia Universitato. En 1940 li sukcesis kun fianĉino forveturi el Pollando kaj atingi Baraton. Tie li publikigas siajn rememorojn pri germana-soveta invado en Pollandon kaj la vivo en okupata Pollando. De 1943 laboris en Bombaja ofico de la Ministerio de Laboro kaj Socia Zorgo, kie okupiĝis pri aferoj de polaj rifuĝintoj. En 1946 translokiĝis al Delhio, kie eklaboris en la Ministerio de Informado kaj Radio kaj en All India Radio. En 1947 iĝis kultura ataŝeo kaj la unua sekretario de la barata ambasadejo en Moskvo. En 1951 translokiĝis al Londono, kie kunlaboris kun BBC. En 1956 revenis al Barato komencinte priskribon de gentolingvoj en landlima zono inter Barato, Ĉinio kaj Birmo. Al Pollando revenis en 1957 eklaborinte kiel lektoro kaj poste lekciisto. En 1962 ricevis diplomon de doktoro pri la homa scienco pro komencita ankoraŭ antaŭmilite disertaĵo pri Anton Ĉeĥov.
Verkaro
Al atingoj de Hiranmoy Ghoshal apartenas naŭ libroj en la bengala lingvo, du anglalingvaj, pluraj rakontoj, artikoloj
kaj recenzjn. Li atrdukis en la bengalan multe da klasikaj verkoj de la pola literaturo, inter alie Quo vadis? de Henryk Sienkiewicz, Chłopi (Kamparanoj) de Władysław Reymont kaj noveloj de Bolesław Prus. Liaj du libroj priskribantaj la militon en Pollando kaj komencoj de okupado, Mahattara yuddher prathama adhyaya kaj Kulturkampf aperis en Pollando sub la komuna titolo Księga Walhalli.
Bibliografio
- Hiranmoy Ghoshal, Księga Walhalli (Libro de Valhalo), Wydawnictwo MON, Warszawa 1971