Haberern Jonatán

filosoof
The basics

Quick Facts

Introfilosoof
wasPhilosopher
Work fieldPhilosophy
Gender
Male
Birth17 January 1818, Veľká
Death8 April 1880Budapest (aged 62 years)
The details

Biography

Jonatán Haberern, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Haberern Jonatán estis hungara teologo, filozofo, profesoro, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1867).

Jonatán Haberern [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1818 en Hungara reĝlando, en Felka (nuntempa urboparto de Poprad kiel Veľká en Slovakio). Li mortis la 8-an de aprilo 1880 en Budapeŝto.

Biografio

Jonatán Haberern frekventis diversajn universitatojn en Germanio inter 1839-1842. Hejmenveninta li estis ĉefamilia edukisto en Transilvanio. Baldaŭe li studvojaĝis en Germanio, Francio, Anglio, Svislando. En 1852 li ekinstruis en gimnazio de Szarvas. Ekde 1858 li instruis en Pest (urbo), ekde 1871 jam en la universitato.

Verkaro (elekto)

  • Aristoteles 3 könyve a lélekről (3 libroj de Aristotelo pri la animo), (1865)
  • Görög nyelvtan tanodai használatra (Greka gramatiko por lernejanoj), (1870)
  • Edvi Illés Pál emléke (Rememoroj pri Pál Illés Edvi), (1872)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 03 Jul 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.