Gyula Túry
Hungarian painter
Gyula Túry [djula tUri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Túry Gyula estis hungara pentristo.
Gyula Túry naskiĝis la 14-an de julio 1866 en Cegléd, li mortis la 9-an de decembro 1932 en Budapeŝto.
Gyula Túry studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo de Károly Lotz, poste en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1887-1890 helpe de stipendio, fine en simila akademio en Munkeno. En 1893 li pentradis en Vieno kaj Romo. Hejmenveninta li debutis en ekspozicio. En 1901 li edziĝis. Li pentradis portretojn, pejzaĝojn, ĝenrojn, tamen liaj plej gravaj bildoj estas ekleziaj. Li ricevis premiojn en 1904 kaj 1925.
Virino
Pilgrimo de hungaroj en Venecio 1900