György Kardos

The basics

Quick Facts

Gender
Male
Birth31 December 1902
Death24 February 1953 (aged 50 years)
The details

Biography

György Kardos [djordj kardoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kardos György estis hungara arkitekto, profesoro.

György Kardos [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1902. Li mortis la 24-an de februaro 1953.

Biografio

György Kardos akiris inĝenieran diplomon en Teknikuniversitato József en 1925. Post siaj studoj li havis laborlokon en privata firmao ĝis 1938, krome li instruis en la menciita universitato ekde 1932. Inter 1938 kaj 1941 li ne havis postenon, poste li estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li denove instruis en la universitato. Li samloke doktoriĝis en 1947, li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro en 1951. Li estis dekano en la studjaro 1951, rektoro en la sekva studjaro. Li kandidatiĝis en 1952. Li okupiĝis multe pri arkitekta historio, krome li partoprenis en la fruaj 1950-aj jaroj disigi apartan arkitektan universitaton el la teknikuniversitato.

Elektitaj projektoj

  • trakonstruo de Hungara Nacia Banko
  • rekonstruo de ambasadorejo en Sofio
  • loĝdomoj en Budapeŝto

Elektitaj publikaĵoj

  • Klasszikus tömeg-, felület- és térrendszerek (1947)
  • Építéstörténet (1951) - studenta lernolibro
  • Építészettörténeti és építőművészeti tanulmányok (1953) - studoj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.