Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Biography
György Mándy [djordj mAndi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mándy György estis hungara botanikisto, profesoro, ekologo, agronomo.
György Mándy [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de majo 1976 en Debrecen.
Biografio
György Mándy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1935 kaj 1939. Li instruis ekde 1935 en Teknika kaj Ekonomia Universitato József. En 1944 li estis nomumita publika eksterordinara profesoro en altlernejo pri hortikulturo, post jaroj li iĝis katedrestro. Pro la personaj ŝanĝoj dum la stalinismo ekde 1950 li laboris en diversaj institutoj. Li doktoriĝis el biologio en 1969. Li revenis al la instruado en la sekva jaro ĝis sia morto, li estis katedrestro en Universitato de Debrecen.
Elektitaj libroj
- Növénynemesítéstan (1939)
- Gazdasági növénytan. Sejttan, szövettan és alaktan ismeretei mezőgazdasági hallgatók részére (1943) - studenta lernolibro
- Örökléstan (1948)
- Dohánybiológia (1953)
- Kertészeti növények nemesítése táblázatokban (1964)
- Pflanzenzüchtung, kurz und bündig (1969)
- A bő termés biológiai alapjai (1974)
- A borsó (1980) - kunaŭtoro