György Kákay-Szabó
Hungarian painter
KÁKAY SZABÓ György (ka:kai sabo:) estis hungara pentristo, restaŭristo naskita en Tenke en 1903 kaj mortinta en Budapeŝto 1964.
Kákay Szabó finis en la Industriarta Altlernejo kaj en la Reĝa Belarta Altlernejo. Li vojaĝis al Vieno, Milano, Berlino. En 1929-1930 li estis romia stipendiulo. Kvankam oni rekonis liajn kvalitojn kiel pentristo, de 1931 li laboris ekskluzive kiel restarigisto.