Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Biography
György Goldmann [djordj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Goldmann György estis hungara skulptisto. Lia familia nomvarianto estis Goldman.
György Goldmann naskiĝis la 21-an de decembro 1904 en Vecsés, li mortis la 10-an de februaro 1945 en Dachau (Nazia Germanio).
Biografio
György Goldmann devenis el juda familio. Li komence estis ŝtonskulptisto, sed en 1929 li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo. Lia majstro estis Zsigmond Kisfaludi Strobl. Pli frue en la studjaro 1926 li studis en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo. En 1932 li aliĝis al melpermesita komunista partio. En la jaroj 1940 kaj 1941 li estis trudlaboristo. En 1942 li estis kondamnita al neleĝa agado. En fino de la nazia erao li estis liverita al Dachau, kie li mortis ĝuste post la liberiĝo. Li havis edzinon.
Ekspozicioj
- Budapeŝto (1930, 1934, 1936, 1942, 1947, 1955, 1974, 1980)
- Helsinko (1938)
Elektitaj skulptaĵoj
- Önarckép (1927)
- Munkás (1929)
- Ülő munkás (1934)
- Horthy-rendőr (1936)
- Mosakodó lány (1939)
Memorigiloj
- placo kaj memortabulo en Budapeŝto