György Bálint

Writer
The basics

Quick Facts

IntroWriter
PlacesHungary
wasJournalist Writer
Work fieldJournalism Literature
Gender
Male
Birth9 July 1906, Budapest, Hungary
Death21 January 1943 (aged 36 years)
Star signCancer
The details

Biography

György Bálint [djordj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bálint György estis hungara verkisto, ĵurnalisto, kritikisto, tradukisto. Lia edzino estis Vera Csillag.

György Bálint naskiĝis la 9-an de julio 1906 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de januaro 1943 en Starij Nikolskoje (Ukrainio, Sovetunio).

Biografio

György Bálint devenis el juda familio. Li abiturientis en sia naskiĝurbo en 1924, poste li ne povis plulerni pro la juda deveno, nur li studis jaron en komerca akademio. Lia debuta poemo aperis en Nyugat en 1925. Ekde 1926 li estis ĵurnalisto kaj liaj kontribuoj aperis en gravaj gazetoj, eĉ en britaj kaj germanaj gazetoj. Li edziĝis en 1933. Li vojaĝis ofte al eksterlando. Unue li estis soldato en 1938, poste plurfoje, ekde 1941 li estis trudlaboristo same plurfoje. Li mortis dum trudlabora servo dum la 2-a mondmilito.

Elektitaj tradukaĵoj

Elektitaj volumoj

  • Strófák (lia sola poemlibro, 1929)
  • Az idő rabságában (eseoj, 1935, 1955)
  • Az állatok dícsérete (1938, 1961, 1986, 1994, germane 1963)
  • Spanyolországban jártam (vojaĝpriskribo, 1938, 1983, 2007)
  • Veszély Ázsiában (1940)
  • A toronyőr visszapillant (artikoloj, studoj, kritikoj, 1961, 1966, 1976, 1981)

Memorigiloj

En 1986 la ĵurnalista akademio prenis la nomon "Bálint György".

Fontoj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 08 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.