Géza Csorba
Hungarian sculptor
Géza CSORBA [ĉorba], hungare Csorba Géza estis hungara skulptisto.
Géza Csorba naskiĝis la 27-an de julio 1892 en Hungario en Liptóújvár (nuntempa Liptovský Hrádok en Slovakio). Li mortis la 26-an de decembro 1974 en Budapeŝto.
Géza Csorba devenis el juda familio. Li frekventis Tutlandan Reĝan Industriartan Lernejon, poste Reĝan Belartan Altlernejon (kiun li ne finstudis) en Budapeŝto. Li lernis precipe de Alajos Stróbl kaj Béla Radnai. Poste li individue faris skulptaĵojn kaj similaĵojn. Dum la 1-a mondmilito li aliĝis al rondo de junaj artistoj. En 1931 li studvojaĝis al Parizo. Li ricevis premion Kossuth en 1950, en 1961 kaj 1971 ankaŭ aliajn premiojn.