Gerhard Kalckhoff

The basics

Quick Facts

wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth3 August 1907
Death25 July 2003 (aged 96 years)
Star signLeo
The details

Biography

D-ro Gerhard KALCKHOFF (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1907 en Berlino; mortis la 25-an de julio 2003 en Munkeno) estis germana esperantisto, fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri Esperanto-terminologio en scienco kaj tekniko (1978-1989) kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).

Kalckhoff studis matematikon kaj fizikon en Berlino kaj doktoriĝis en 1933. Poste li laboris ĝis la emeritiĝo ĉe la firmao Siemens sur la kamp de komunikada kaj komputada tekniko, lasttempe kiel gvidanto de komputejo.

Kun Anthony C. Pick kaj Auguste Broise li verkis la terminaron "Komputada baza terminaro" (Hamburg: Germana Esperanto-Asocio 1985, 52 p.), unu el la fruaj fak-vortaroj de la tiam ankoraŭ juna komputiko en Esperanto. Li ankaŭ kunlaboris en la iama Vortara Grupo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj prilaboris la fakon "informadiko" por la Suplemento (1987) al Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970).

Literaturo

  • Biografia noto en Komputada baza terminaro (1985)

Eksteraj ligiloj

  • Libroj de kaj pri Gerhard Kalckhoff en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
  • Artikoloj de kaj pri Gerhard Kalckhoff en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.