Georges Stroele

Swiss Esperantist
The basics

Quick Facts

IntroSwiss Esperantist
PlacesSwitzerland
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth18 February 1879, Couvet, Switzerland
Death7 October 1943 (aged 64 years)
Star signAquarius
The details

Biography

Georges STROELE [strole] (naskiĝis la 18-an de februaro 1879 en Couvet, mortis la 7-an de oktobro 1943) (ps. Goso, G.S.) estis svisa esperantisto, membro de la Lingva Komitato kaj profesoro (duagrada instruisto).

Stroele estis ano de la socialista partio, laboris por instruistaj asocioj ktp. Dum jaroj li estis estro de la loka Esperanto-grupo de Couvet (kantono Neŭŝatelo). Li gvidis multajn kursojn. Prezidanto de la Ekzamena Komitato de Svisa Esperanto-Societo (SES). Precipa recenzanto en la revuo Esperanto (UEA). Tradukaĵoj en Esperanto, en La Revuo ktp. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Stroele, el recenzista gildo
Karesas ame ĉiun belon,
Kvankam atentas la nivelon,
Recenzas li kun kora mildo.
(Kalocsay, Rimportretoj.)

Referencoj

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.

Bibliografio

  • Künzli, Andreas 2006 : Universalaj Lingvoj en Svislando, Svisa Esperanto-Societo, La Chaux-de-Fonds, 649 paĝoj (kun fotoj)

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.