Gábor Szinte

Painter
The basics

Quick Facts

IntroPainter
PlacesHungary
wasPainter
Work fieldArts
Gender
Male
Birth18 August 1928, Budapest, Hungary
Death30 September 2012Budapest, Hungary (aged 84 years)
Star signLeo
The details

Biography

Ĉi tiu artikolo temas pri hungara pentristo. Por informoj pri hungara etnografo, vidu la artikolon Gábor Szinte.


SZINTE Gábor [sinte gabor] estis hungara pentristo, mozaikisto, dekoraciisto, altlerneja instruisto kaj inkrustisto naskiĝinta en Budapeŝto la 18-an de aŭgusto 1928 kaj mortinta samloke la 30-an de septembro 2012.

Biografio

Gábor Szinte akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo, liaj plej gravaj instruistoj estis Aurél Bernáth, Róbert Berény kaj István Szőnyi. Li disidis dum la Hungara revolucio de 1956 kaj post 2 jaroj li akiris similan diplomon en akademio de Florenco. Li ne elektis la internacian karieron kaj li hejmenvenis. Kiel puno, li estis forigita el la pentristoj (la neleĝa landoforlaso estis tiam krimo), tial li estis teatra dekoraciisto. Li kreis dekoraciojn pli ol 100 spektakloj. Ekde 1971 li instruis en Teatra kaj Filma Altlernejo, inter 1978-1991 en la menciita Belarta Altlernejo. Tiutempe li rajtis jam ankaŭ pentradi. Li ricevis premion en 2011.

La verkoj de Szinte estis ekspoziciataj en famaj galerioj; lia unua signifa ekspozicio okazis en Florenco en Palaco Strozzi (1958). Liaj marketraĵoj ornamas murojn de famaj konstruaĵoj en Hungario, interalie de la Nacia Teatro en Budapeŝto.

Elektitaj ekspozicioj

  • Florenco (1958)
  • Budapeŝto (1965, 1970, 1988, 2001, 2010)
  • Romo (1969)
  • Arthalo Budapeŝto (1979)
  • Munkeno (1990)

Elektitaj eldonaĵoj

  • Szent István és III. Ottó. Az egységes Európa első megálmodói. Elveszett-e Szent István koronája? (2001)
  • Róma, Nápoly, Apulia titkai (2003)
  • A székelykaputól a törülközőig Szinte Gábor gyűjtései Néprajzi Múzeum, 2015. április 16–2016. február 28. Kiállítási vezető (2015)

Elektitaj pentraĵoj

  • portretoj pri Ferenc Dávid, János Bolyai, Zoltán Kodály, Péter Huszti, Iván Mándy
  • fresko en bazlernejo en Budapeŝto (1959)
  • A Csiksomlyói Madonna
  • Firenze
  • Csendélet harsonával
  • Patak az erdőben

Elektitaj artaĵoj

  • mozaikoj en Budapeŝto, Székesfehérvár
  • vitraloj en Salgótarján, Sopron, Gyöngyös
  • marketraĵoj en pluraj urboj

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 13 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.