Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
was | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 26 June 1899, Chicago, USA | |
Death | 1945 (aged 45 years) | |
Star sign | Cancer |
Biography
Franciszek Augustyn Prengel, Francis August (naskiĝis la 26-an de junio 1899 en Ĉikago, mortis en nazia koncentrejo Dachau) - pola privata instruisto, literaturisto, astrologo. Kunkreinto de Pola Astrologia Societo.
Filo de Antoni kaj Balbina Adrian. En 1906 ekloĝis en Bydgoszcz ĉe la strato T. Magdzińskiego 2 kaj de novembro 1935 ĉe la strato Melchiora Wierzbickiego 1 (ĝis la 31-a de oktobro 1939). Fraŭlo. Novembre 1939 arestita kaj forveturigita en Dachau.
Esperantisto
Laŭ "Enciklopedio de Esperanto": Fervora prop-isto, gvidanto de la E-movado en B. Aranĝas ofte prelegojn kaj kursojn. Dum multaj jaroj gvidis agentejon „P. E-Servo“. Estis la iniciatinto de l' unuiĝo de ĉiuj polaj ES-j.
Astrologo
Franciszek Prengel apartenis al la plej famaj polaj astrologoj de la intermilita periodo. Kunkreinto de Polskie Towarzystwo Astrologiczne (Pola Astrologia Societo), kiu registriĝis en 1937 en la branĉo de sciencaj societoj en Bydgoszcz. Eldonisto kaj redaktoro de "Polski Kalendarz Astrologiczny. Almanach wpływów kosmicznych" (Pola Astrologia Kalendaro. Almanako pri kosmaj influoj). Aperis dekkelkaj jarkolektoj.
En la kalendaro por 1939 publikigis germanlingvan artikolon avertantan Germanion pri la milito. Antaŭdiris venkon de Sovetunio - kiel kritikan daton konsideris vintron 1942/43 (kio plenumiĝis ĉe Stalingrado).
Fonto
- Stanisław Kłys, Wspomnienie o Franciszku Augustynie Prenglu, en: "Problemy Astrologii, Stowarzyszenie Astrologów w Poznaniu, Poznań 1981
EdE-P