Fernand Blangarin

French army officier, esperantist, and editor
The basics

Quick Facts

IntroFrench army officier, esperantist, and editor
PlacesFrance
wasEsperantist Military officer
Work fieldLiterature Military
Gender
Male
Birth7 March 1886, Paris, Seine, Île-de-France, France
Death29 September 1914Châlons-en-Champagne, canton of Châlons-en-Champagne-4, arrondissement of Châlons-en-Champagne, France (aged 28 years)
Star signPisces
The details

Biography

Fernand BLANGARIN (pseŭdonimo: Fi-Blan-Go; 7-an de marto 1886 – 29-a de septembro 1914) estis franca esperantisto kaj suboficiro en armeo, aktiva gvidanto de la Laborista Esperanto-movado antaŭ la Unua Mondmilito.

Vivo

Li naskiĝis dimanĉe 7-an de marto 1886 en Parizo. Fondinto kaj gvidanto de la laborista asocio "Paco Libereco", kaj poste de "Liberiga Stelo". Redaktanto de Internacia Socia Revuo de 1907 ĝis 1909 kaj kunlaboranto al Le Travailleur Espérantiste. Li tradukis multajn broŝurojn eldonitajn de Paco-Libereco kaj estis Lingva Komitatano. Li partoprenis ruĝulajn kongresetojn en Ĝenevo kaj Kembriĝo.

Mobilizita tuj ĉe la militdeklaro, li pro militvundoj mortis "Por Francio", marde la 29-an de septembro 1914 en Châlons sur Marne (Marne), dum la fama "batalo ĉe Marno".

Tradukoj

  • Nova Gvidlibreto por Soldato en ĉiuj Landoj de Georges Yvetot (1905), Paco-Libereco, tradukita kun 'Ludoviko' 1906;
  • Al la virinoj de Urbain Gohier, Paco-Libereco, 1909;
  • La parlamentisma iluzio de Charles-Ange Laisant, Paco-Libereco, 1910.

Rete legeblaj tekstoj

Eksteraj ligiloj

  • Liberpensuloj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 13 Sep 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.