Fabienne BERTHELOT-ERTL (naskiĝis la 27-an de marto 1965 en Angers, mortis la 27-an de januaro 2018) estis franca kaj luksemburga esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo (1991-1992). Ŝi estis edzino de la esperantisto István Ertl ĝis sia morto.
Verkoj
- Kancerkroniko. Memrakonto de pacientino kiu suferas mamkanceron en stadio 4 el 4. Medicina kroniko kaj meditado pri la propraj sentoj pri la malsano kaj la ebla morto. Beletra Almanako (17), junio 2013.
- Ne legi estas rajto, intervjuo fare de István Ertl, pri legemo kaj literaturemo de esperantistoj (en TEJO Tutmonde, 1993); kaj Marĝene de "Fajron sentas mi interne", recenzo pri romano de Ulrich Matthias, kiu temas pri la malfacila epoko de junulo kiu klopodas la konstruon de sia propra personeco. Beletra Almanako (31), februaro 2018. pp- 10-13. (en Kontakto 1991:1.)