Éva Lehoczky

Hungarian opera singer
The basics

Quick Facts

IntroHungarian opera singer
PlacesHungary
wasSinger Opera singer
Work fieldMusic
Gender
Female
Instruments:Voice
Birth7 March 1925, Debrecen, Debrecen District, Hajdú-Bihar County, Hungary
Death6 December 2016Budapest, Hungary (aged 91 years)
Star signPisces
Education
Franz Liszt Academy of Music
Awards
Meritorius Artist of Hungary1980
The details

Biography

Éva Lehoczky [lehocki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lehoczky Éva estis hungara operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia geedziĝa nomo hungarsisteme estis Lammel Erichné.

Éva Lehoczky [1] naskiĝis la 7-an de marto 1925 en Debrecen, ŝi mortis la 6-an de decembro 2016 en Budapeŝto.

Biografio

Éva Lehoczky studis frapinstrumentojn en Muzikakademio de Budapeŝto, poste ŝi aliĝis al ĵazaj orkestroj. Denove ŝi studis en la Muzikakademio, sed jam operkantadon inter 1949 kaj 1956. Post siaj studoj ŝi komencis sian karieron en Operetoteatro (Budapeŝto), poste en aliaj (ĉefe) provincaj teatroj. Inter 1965–1968 ŝi kantadis en Karl Marx Stadt, poste en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1970 kaj 1984 ŝi estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste ŝi pensiuliĝis. Ŝi faris turneojn en Eŭropo, eĉ en Amerikoj. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1978-1984. Ŝi mortis pro incendio en sia domo.

Ŝia repertuaro (elekto)

  • Wolfgang Amadeus Mozart:
    • Die Zauberflöte - reĝino de nokto (ŝia plej ofta rolo)
    • Così fan tutte – Fiordiligi
    • Die Entführung aus dem Serail – Konstanza
  • Gaetano Donizetti:
    • Lucia di Lammermoor - titolrolo
    • L'elisir d'amore - Adina
  • Giuseppe Verdi: Rigoletto – Gilda
  • Imre Madách: La tragedio de l' homo – Hyppia (dramo, proza rolo)
  • Pongrác Kacsóh: János vitéz – franca reĝidino (opereto)

Roloj en televiziaj filmoj

  • Boccaccio (1978)
  • Csalóka Péter (1979)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 13 Sep 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.