Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Biography
Emil VATA, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vata Emil estis hungara dekoraciisto, pentristo.
Emil Vata [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1932 en Hódmezővásárhely, li mortis la 10-an de majo 2020.
Biografio
Emil Vata frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1955. Liaj ĉefinstruistoj estis Gusztáv Oláh kaj Mátyás Varga. Li kreis dekoraciojn, kulisojn inter 1955 kaj 1993 en Nacia Teatro (Pécs) escepte la periodon inter 1978–1984, tiam li faris la samon en Teatro Kisfaludy. Ekde 1955 li kreis pli ol 200 teatrajn dekoraciojn. Li ankaŭ pentradis portretojn aŭ pejzaĝojn pri Pécs. En 1994 li ricevis la titolon "eterna membro de Teatro de Pécs". Li ricevis 4 hungarajn kaj argentinan premiojn inter 1967-1987. Li havis edzinon ekde 1966, kiu naskis 4 gefilojn.
Elektitaj teatraj dekoracioj
- Schiller: Maria Stuart (1958, 1961, 1964)
- William Shakespeare:
- Makbeto (1960, 1972)
- Rikardo la 3-a (1964)
- Somermeznokta sonĝo (1984)
- Ferenc Erkel: Bánk bán (opera versio; 1960, 1984, 1998)
- Giacomo Puccini: La Bohème (1961, 1972, 1993)
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto (1982)
- Il Trovatore (1985, 1989)
- Aida (1999)
Liaj solaj ekspozicioj
- 1963, 1971, 1988, 1993, 2000: Pécs
- 1977: Budapeŝto
Liaj grupaj ekspozicioj
- 1971: Parizo
- 1980: Miskolc
- 1987 Rio-de-Ĵanejro