Ede Bartay
Hungarian composer
Ede Bartay [bartai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bartay Ede estis hungara komponisto, pianisto, pianoinstruisto. Lia patro estis Endre Bartay.
Ede Bartay [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1825 en Pest (urbo), li mortis la 31-an de aŭgusto 1901 en Budapeŝto.
Ede Bartay studis juron kaj muzikon. Dum la Hungara revolucio de 1848 li partoprenis en administrado de la lando. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis, poste li instruis pianadon. Ekde 1875 ĝis sia morto li estis lernejestro de la tutlanda muzikejo (nuntempa signifa muzika gimnazio). Kiel lia patro, li estis patrioto. Li kolektis aŭtentikajn hungarajn popolkantojn kaj dancojn.