Dietmar Guggenbichler

The basics

Quick Facts

Gender
Male
Birth29 June 1942
Death17 January 2016 (aged 73 years)
The details

Biography

Dietmar GUGGENBICHLER (naskiĝinta la 29-an de junio 1942, mortinta la 17-an de januaro 2016 en Klagenfurt) estis aŭstra privata detektivo. Li famiĝis pro la reserĉoj dum la Lucona-asekurkompanitrompego farita fare de Udo Proksch en 1977.

Vivo

Guggenbichler havis detektivejon en Ferlach, Distrikto Klagenfurt-Land, Aŭstrio. Li okupiĝis pri pluraj skandaloj tuŝantaj eĉ politikistojn. Inter alie danke al li la vero pri la sinkigo de la kargoŝipo Lucona en la Hinda Oceano konatiĝis, kio kondukis al la kondamo de Udo Proksch pro sesobla murdo. Ankaŭ ĉe la skandalo ĉirkaŭ la longege daŭrinta konstruo de la nova Ĝenerala malsanulejo (Allgemeines Krankenhaus / AKH) en Vieno (1980) kaj ĉe la komercado duba per armiloj de la firmalo Noricum li faris esplorojn. Krome li komencigis kontrolojn pri eventuala imposta fraŭdo fare de la artisto Hermann Nitsch respektive de ties edzino Rita en 2014. En 2009 Guggenbichler iĝis nesolventa. La saman jaron li denuncis Stefan Petzner, la eksan porparolanto de la partio Bündnis Zukunft Österreich pro nedungo fare de la partio malgraŭ promesoj faritaj ankoraŭ de Jörg Haider.

Fonto

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 18 Aug 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.